Katedralo Sankta Gregorio la Iluminanto

Katedralo Sankta Gregorio la Iluminanto de Erevano.

La Katedralo Sankta Gregorio la Iluminanto (armene: Սուրբ Գրիգոր Լուսաւորիչ Մայր Եկեղեցի, Surp Grigor Lusavorich Mayr Yekeghetsi) estas la plej granda armena preĝejo en la mondo kaj ĝi troviĝas en la distrikto Kentrono de Erevano, Armenio. Ĝi situas tuj apud la metrostacio Zoravar Andranik. Ĝi estas konsiderata kie unu el la plej grandaj religiaj konstruaĵoj kune al la katedralo de Tbiliso en suda Kaŭkazio.

La katedralo estas la simbolo de la 1700-jara datreveno de la proklamado de kristanismo kiel religia ŝtato en Armenio kaj ĝi serĉas relikvojn de la sanktulo Gregorio la Iluminanto (Surp Grigor). La restaĵoj de la sanktulo estis portitaj el Napolo, Italio. Iom post la konsakrado de la katedralo, la papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis ĝin okaze de sia vizito al la lando.

Ĝi estis konstruita laŭ iniciatoj de la katolikoso Vazgen la 1-a. Ĝi estis dizajnita de la armena arkitekto Esteban Kurkĉjan. La konstruado ekiĝis la 7-an de aprilo 1997 kaj la konstrulaboro finiĝis en 2001.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search